La 8-a de marto ne estas festotago por celebri la virinojn kun floroj en manoj.
Ĝi aperis en situacio de sociaj bataloj kaj estas aparta luktotago por la rajtoj kaj la socia rolo de la virinoj.
Laŭ Unuiĝintaj Nacioj ĝi estas "la alirpunkto de la kunordigitaj klopodoj por postuli efektivigon de la virinaj rajtoj kaj ilia partopreno al la decidprocezoj politikaj kaj ekonomiaj."
#esperanto #virinoj #unuiĝintajnacioj #feminismo #8ademarto