Mi neniam superpasos la fakton, ke la rumana kanto sonis pli hispanece ol la hispana kanto mem. #EKK
Mi ĵus eksciis, ke la kantisto de Aŭstralio en la #EKK estas aŭtismulo. Mi ja estis kortuŝita de ria voĉo kaj la emocio, kiun ri transdonis. Mi pensis, ke la kanto kaj la tuta bildaro en la spektaklo temis pri GLATeco (ŝajne ri estas ankaŭ GLATulo), sed eble tiu masko simbolis ion alian.
UKRAINIO!!! 💙💛 💖
Jen, ĉi tiujn voĉdonojn mi komprenas!
12 poentoj de Hispanio al Azerbajĝano! 😳 Ŝokita, ŝokita.
Poentojn al Francio!! Vi voĉdonis malĝuste!!
Ĉu vere #UnuiĝintaReĝlando estas tiel ŝatata de ĉiu lando? 😳 Tio surprizas min. Mi ja atendis multe pli da poentoj por Ukrainio.
#UnuiĝintaReĝlando #EKK #eurovision #esperanto
Do... ĉu vi atendos ĝis la rezultoj? 👀
Fino por mi. Morgaŭ mi (eble) kontrolos, kiu gajnis. Bonan nokton, Eŭropo!
#EKK #Eurovision #Esperanto
Do mia patro poras Rumanion, mia panjo Ukrainion, unu el miaj amikoj Finlandon pro The Rasmus kaj la alia Francion pro la bretonoj.
Mi Italion, Ukrainion kaj Francion 😬
Ĉu Estonio havis la plej belan kanton de la konkurso? Aŭ ĉu mi nur diras tion, ĉar ĝi estis la lasta kaj mi povis facile kalkuli la sekundojn ĝis la fino? Hmm...
#EKK #Eurovision #Esperanto
#Estonio ŝatas la ”Spaghetti Western".
#Estonio #est #EKK #eurovision #esperanto
#Serbio enuas tiel multe, ke ŝi distras sin lavante siajn manojn.
#serbio #srb #EKK #eurovision #esperanto