Ĝisdatigo: Mi estis terure malforta kaj laca hodiaŭ. Alvenis la testoj kiujn mi mendis kaj mi ja infektiĝis de la kovimaĉo.
Espereble ne alvenos estonteco kiel en Gattaca en kiu mi suferos pro tio. (kvankam tie oni uzis Esperanton... 🤔)
Jen la fino de mia senkovimeco en mia regiono: marto 2020 ĝis junio 2022.
Hodiaŭ: 30 junio 2022
#KOVIM #koronaviruso #kronviruso
Ĝisdatigo: Mi daŭre havas malkomforton ĉe la gorĝo, kaj hodiaŭ mi ektusas, sed nenian alian malkomforton mi spertas. Mi iris al proksima malsanulejeto (ne hospitalo, sed eble kliniko). Oni donis al mi rapidan teston por kovim kiu montris negativan rezulton. Poste oni ankaŭ donis al mi PCR-teston kies rezulto venos post 2 aŭ 3 tagoj.
hodiaŭ: 29 junio 2022
#KOVIM ? #COVID ? #koronaviruso ? #coronavirus ? #kronviruso ? #esperanto
#KOVIM #covid #koronaviruso #Coronavirus #kronviruso #esperanto
Ve, mi evitis kovim ekde marto 2020 kaj nun mia koramikino venas el Kalifornio kaj post tutan tagon ni ekscias ke ŝi havas kovim! Mi senintence trinkis el ŝia kokakolao dum mi ŝoforis ĉar mi prenis la trinkaĵon sen rigardi ilin, kaj nun mi sentas malkomforton en la gorĝo. Mi preskaŭ certas ke mi infektiĝis, sed mi devos atendi ĝis morgaŭ por kontroli. 🥴 🥴 🥴 🥴 🥴 🥴 🥴
hodiaŭ: 27 junio 2022
#KOVIM #COVID #koronaviruso #coronavirus #kronviruso #esperanto
#KOVIM #covid #koronaviruso #Coronavirus #kronviruso #esperanto
En Francio la epidemio de Kovim-19 estis favora al la librejoj: en 2021 ili vendis 12,% pliajn librojn ol en 2020 kaj 7,5% ol en 2019.
En Francio, deviga vakcinatestilo estos kontrolata de policanoj, kiuj ne estas devige vakcinitaj. 🤔
Bonvenon en absurdejo!
Mi ĵus ricevis la duan injekton de vakcino kontraŭ Kovim-19.
Sur la fasado de Liona teatro:
"Ĉu tiu interakto ne estas iom tro longa?"
# esperanto #kovim
Jen tradukita de mi artikolo de "Le Monde diplomatique" pri la sorto de la marlaboristoj dum la epidemio de Kovim-19.
#esperanto #KOVIM #maristoj #laboristoj
#esperanto #KOVIM #maristoj #laboristoj
Kiel aspektas la pandemio de #KOVIM-19 el la vidpunkto de #FremduloEnFrancio ?
Mi priparolas tion en la tria epizodo de mia podkasto. Bonvenon!
https://anchor.fm/fremdulo/episodes/KOVIM-19-en-Francio-eklp8f
#KOVIM #FremduloEnFrancio #TobiaszEnFrancio
Porti maskon, estas nur afereto, mi portas.
Deteni min brakumi amatajn familianojn, mi akceptas. Mi eĉ pretas akcepti, ke iu entrudu testilon en mian nazon, se necese.
Sed esti devigata akcepti ĉion tion, kiam nenio estas farata por ŝanĝi la sistemon, kiu estigas katastrofon post katastrofo, ege dubigas min.
Mi admiras la bluon de la somera ĉielo.
Kompare kun la pasinta jaro, neniu blanka streko trairas ĝin...de nordo al sudo, de oriento al okcidento, ĉe horizonto kaj ĉe zenito.
Mi fakte forgesis, ke tia pura ĉielo povas ekzisti en Francio.
Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19 https://unesperante.wordpress.com/2020/07/08/vi-estas-mia-heroo-kiel-infanoj-povas-batali-kontrau-kovim-19/ #Sem #categoria #KOVIM-19 #Unesko #esperanto
#sem #categoria #KOVIM #unesko #esperanto
Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19 https://unesperante.wordpress.com/2020/06/17/konsiloj-por-malpliigi-streson-dum-la-krizo-de-kovim-19/ #Sem #categoria #KOVIM-19 #Monda #Organizaĵo #pri #Sano #(WHO) #esperanto
#sem #categoria #KOVIM #monda #organizaĵo #pri #sano #esperanto
La viruso “neniam malaperos” laŭ atentigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) https://unesperante.wordpress.com/2020/05/16/la-viruso-neniam-malaperos-lau-atentigo-de-la-monda-organizajo-pri-sano-mos/ #Sem #categoria #KOVIM-19 #Monda #Organizaĵo #pri #Sano #(WHO) #esperanto
#sem #categoria #KOVIM #monda #organizaĵo #pri #sano #esperanto