#introduction #Saluton
Mia nomo estas Scott Starkey. Mi estas #magiisto, #framasono, #usonano el #Indianio, #programisto de #Clojure, kaj #ludverkisto. De tempo al tempo, mi administras kaj kontrolas #Vikipedio-n
Jen mia Esperanto-konto.
* Por ĝeneralaj afiŝoj, iru @ProbablyPsychic
* Por ludverkado, iru @ScottStarkey
#introduction #saluton #magiisto #framasono #usonano #indianio #Programisto #clojure #ludverkisto #vikipedio
Mi iris al ĵutubo celante vidi novajn filmetojn pri la programo Vim kaj mi finis vidante tajlandan filmserion pri amo kaj interrilatoj.
#Programisto
Mi ne povas kompreni kial la datumbazo de vortoj de Revo estas en .xml dosieroj kaj ne en .json kiu estas pli bone strukturata maniero por havi simplan datumbazon.
Eble ĉar la projekto komencis tiel antaŭ jaroj sed uzi dosierojn .xml nun en 2022 estas terura laŭ mi.
Ekde la eldono de Vim 9 mi legas malamon al ĝi. Mi uzas je Vim kaj ekuzis je vim9script refarante komandojn kaj funkciojn. Plaĉis al mi la ŝanĝojn al la programlingvo, estas pli facila/komprenebla nun. Mi ne komprenas tiun malamon.
ĉu vi pensas, ke uzi esperanton, pro sia reguleco, por noman interkonsenton en programligvokodoj havas iujn ajn avantaĝojn ol uzi aliajn ligvojn?
Mi ankoraŭ ne scias sed mi provas uzi ĝin nun.
Mi refaras projekteton de roboto por diskorda servilo kaj mi volas skribi ĝin en esperanto plej multe kiel eble. mi ekkreas pli malpli mian propran "stilan gvidon / noman interkonsenton" por programado en esperanto.
Nun mi hezitas pri kiel nomi la tabelojn(arrays).
Ĉu mi devus uzi substantivojn pluralajn
let nomoj = ["Kristian", "Maria", "Klaŭdja"];
Aŭ substantivojn kun sufikso -aro
let fruktaro = ["pomo", "ananaso", "citrono"];
???
Kion vi pensas?