#muziko #paganismo #Saĥalino #nivĥoj
Mi fine finis novan EP de mia popoletosmuzika projekto "Divje Drevo". Ĝi estas dediĉita al Saĥalino, kie mi iam loĝis, kaj al nivĥoj, kies tradicia kulturo inspiris min.
#muziko #paganismo #Saĥalino #nivĥoj
Japana konservejo de sanktaj relikvoj kaj vazo por lavado, kiuj probable iam troviĝis apud sintoisma templo. Ĉe la muzeo de la loka historio, Juĵno-Saĥalinsk.
La muzeo de la loka historio. Juĵno-Saĥalinsk. Eksa administrejo de la japana urbo Tojohara.
#nivĥoj #muziko #folkloro #Saĥalino
Ĉu iu volas aŭskulti sonojn de la nivĥaj tradiciaj muzikinstrumentoj? Mi alŝutis al freesound.org la sonojn de la nivĥa violono:
https://freesound.org/people/divjedrevo/packs/27875/
kaj tjatja ĉĥarŝ (muzika trunko) kune kun ŝamana tamburino:
#nivĥoj #muziko #folkloro #Saĥalino
Interesa arba skulptaĵo, kiun mi malkaŝis en Aniva. Mi ne scias, kiun la skulptisto volis figuri.
Japana monumento memore pri japanoj, entombigitaj en aniva distrikto. Kun deziroj pri paco kaj prospero al aniva lando.
Mi denove loĝas en Saĥalina regiono, ĉifoje - en la ekstrema sudo de la insulo. Kaj jen kelkaj fotoj de la Oĥocka Maro en novembro: