# Se ĝi estas bela, tio sufiĉas
Sennombraj floroj, banataj en lumo, rigardas la estontecon sen iu ajn dubo en la okuloj.
Ĉiuj volas, ke mi restu pura. Sed ĉio, kion mi povas preni en eluzitan ĉielon, estas nur la peko ĉasi kaj almiigi florantajn florojn.
Kial mi ĉesis doni infanecajn promesajn al estonteco? Ĉar malgraŭ ke mi tiel malproksimen kuris de doloro, rigardu, malvarma vento plu malordigas miajn harojn. Kie mi serĉu respondon?
Kaj en maloftaj momentoj, kiujn mi havas por mi mem en ĉi tiu orita sorto, zorge kreita por mi, mi havas malfirman senton, ke mi estas iel savata kontraŭ ĝi. Iam mi fermu la estintecon, kiun mi ne povas refari, en malgrandan skatolon.
Sennombraj floroj, banataj en lumo, rigardas la estontecon sen iu ajn dubo en la okuloj. Blanka vualo silente gardas nin. Se ĝi estas bela, tio sufiĉas.
Ĉu ĝi estas daŭrigo de mia sonĝo? Aŭ ĉu ĝi estas sonĝo, el kiu me ni povas vekiĝi?
Sennombrajn fojojn mi flustris tion al mi.
Kial mi ĉesis doni infanecajn promesajn al estonteco? Ĉar malgraŭ ke mi tiel malproksimen kuris de doloro, rigardu, malvarma vento plu malordigas miajn harojn. Kie mi serĉu respondon?
— Tradukita en Esperanton de mi kun granda helpo de [Charadus] kaj @tirifto.
#lang_eo #animeoj #simuno #tradukoj
Hodiaŭ mi rememoras animeon «Krucmilito de Krono». Tio estis bona animeo :blobcatcoffee:
#lang_eo #animeoj #chrno_crusade
Mi uzas anglajn nomojn por pokemonoj, sed japanajn nomojn por homoj. Verŝajne pro tio, ke mi ludis anglajn ludojn, tamen spektis animeojn en la japana lingvo :blobcatthinking:
#lang_eo #ludoj #animeoj #pokemonoj