#Datreveno #InigoJones #Arkitekturo
Je ĉi dato en 1573 naskiĝis Inigo Jones, arkitekto, kiu portis ideojn de renesanca Italio al Britio en siajn dezajnojn, kaj kiu konstruis kelkajn vidindaĵojn en Londono. Li lernis sian arton per konstruado de scenejoj. Onidire li difinis la modernan formon por teatro kun proscena arko, kaj inventis la ideon pri movebla dekoracio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Inigo_Jones
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:PortraitInigoJones.jpg
#datreveno #inigojones #arkitekturo
#Datreveno #BuckminsterFuller #Arkitekturo
Je ĉi dato en 1895 naskiĝis Buckminster Fuller, dezajnisto kaj frua media aktivisto, kiu inventis kelkajn malpezajn transporteblajn domojn, kaj popularigis la geodezian kupolon. Lia filozofio "fari pli per malpli" spegulis sian intereson pri daŭripovo, ĉar li scias ke la ekspluateblaĵoj en la Tero estas limigitaj. https://en.wikipedia.org/wiki/Buckminster_Fuller
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:BuckminsterFuller1.jpg
#datreveno #buckminsterfuller #arkitekturo
#Datreveno #WilliamThornton #Arkitekturo #Capitol
Je ĉi dato en 1759 naskiĝis William Thornton, kuracisto kaj arkitekto, kiu dizajnis la konstruaĵon Capitol en Vaŝingtono, Usono, inter aliaj en la klasika stilo, kvankam la konstruistoj ŝanĝis la dizajnon iomete. https://en.wikipedia.org/wiki/William_Thornton.
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Thornton_Design_of_the_Capitol.jpg
#datreveno #williamthornton #arkitekturo #Capitol
#Datreveno #AugustinPugin #Arkitekturo
Je ĉi dato en 1812 naskiĝis Augustus Pugin, arkitekto, kiu respondecis por la revivado de la gotika stilo inter multaj preĝejoj en Britio, kaj kiu dizajnis la internaĵojn de la nova parlamentejo, kies konstruado komenciĝis en 1840, kaj la turon kiu enhavas la faman sonorilon Granda Ben. https://en.wikipedia.org/wiki/Augustus_Pugin
#datreveno #augustinpugin #arkitekturo
Orienta pordo, #Suĝoŭo (#Ĉinio) #arkitekturo #ĉielskrapanto #esperanto #eo ☁️
#suĝoŭo #ĉinio #arkitekturo #ĉielskrapanto #esperanto #eo