#Datreveno #SarahFrancesWhiting #Astronomio
Je ĉi dato en 1847 naskiĝis Sarah Frances Whiting, astronomo, kiu starigis la duan lernantan esploran fiziklaboratorion en Usono, kaj instruis siajn lernantojn pri modernaj teknikoj de iks-radioj kaj uzo de spektroskopo por astronomio. https://en.wikipedia.org/wiki/Sarah_Frances_Whiting
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sarah_Frances_Whiting.jpg
#datreveno #sarahfranceswhiting #astronomio
#Datreveno #FredHoyle #Kosmologio #Astronomio
Je ĉi dato en 1915 naskiĝis Fred Hoyle, astronomo, kiu helpis evoluigi teoriojn pri kreado de elementoj per nuklea sintezo en steloj. Li klopodis ridindigi la ideon pri praeksplodo de la universo, kiam li uzis la vortojn Granda Knalo ("Big Bang"), sed ĝi iĝis la akceptita vorto por la evento. Ankaŭ li verkis sciencfikciajn novelojn. https://eo.wikipedia.org/wiki/Fred_Hoyle
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Fred_Hoyle.jpg
#datreveno #fredhoyle #kosmologio #astronomio
#Datreveno #WilliamLassell #Astronomio
Je ĉi dato en 1799 naskiĝis William Lassell, astronomo, kiu malkovris kelkajn satelitojn de la pli grandaj planedoj; unu estis Tritono, luno de Neptuno, nur 17 tagoj post la malkovro de la planedo. Ankaŭ li ekstaris observatoriojn en Anglio kaj Malto. https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Lassell
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:William_Lassell.jpg
#datreveno #williamlassell #astronomio
#Datreveno #JohnCouchAdams #Astronomio #Neptuno
Je ĉi dato en 1819 naskiĝis John Couch Adams, matematikisto kaj astronomo, kiu antaŭdiris la ekziston de la planedo Neptuno (sed la Britaj astronomoj ne serĉis ĝin), klarigis parton de la ŝanĝoj en la movo de la luno dum jarcentoj, kaj montris ke la meteoroj Leonidoj sekvas la saman orbiton kiel la kometo Tempel-Tuttle, do faris ligon inter ili. https://en.wikipedia.org/wiki/John_Couch_Adams#About_Adams_and_the_discovery_of_Neptune
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Couch_Adams_1870s.jpg
#datreveno #johncouchadams #astronomio #neptuno
#Datreveno #HeatherCouper #Astronomio
Je ĉi dato en 1949 naskiĝis Heather Couper, astronomo kaj dissendanto, kiu faris multon popularigi sciencon, kaj verkis librojn kaj artikolojn tiucele. https://en.wikipedia.org/wiki/Heather_Couper
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Heather_Couper.jpg
#datreveno #heathercouper #astronomio
#Datreveno #Ulugbek #Astronomio
Je ĉi dato en 1394 naskiĝis Ulugbek, astronomio, kiu faris Samarkandon la plej forta akademia centro tiutempe, konstruiginte la plej faman kaj precizan observatorion, pliboniginte la Ptolomean datenaron, kaj farinte plej bonajn mezurojn de la longo de la stela kaj tropika jaro kaj la aksa kliniĝo de la Tero. Li ankaŭ komputis tabelojn pri trigonometriaj funkcioj al 8 cifera precizeco. https://eo.wikipedia.org/wiki/Ulugbek
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Portrait_of_Ulugh_Beg_revised.jpg
#datreveno #ulugbek #astronomio
Ĉiujare mi deziras aĉeti novan teleskopon, sed poste mi pensas ke ĝi estus tro multekosta. Do, mi ankoraŭ havas mian malnovan (20+ jaroj) 'junulan' teleskopon. Ĉu ĉi-tio estos la ĝustan jaron?
#Datreveno #ArthurEddington #Astronomio #Relativeco
Je ĉi dato en 1882 naskiĝis Arthur Eddington, astronomo, kies observaĵoj pri suna eklipso en 1919 helpis konfirmi la ĝeneralan teorion pri relativeco de Ejnŝtejno. Liaj verkoj populariĝis pro sia humuro kaj beletra lerteco. Li ankaŭ estis la unua sugesti ke la fonto de stela energio estas la kunfandiĝo de hidrogeno farante heliumon. https://eo.wikipedia.org/wiki/Arthur_Eddington
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arthur_Stanley_Eddington.jpg
#datreveno #arthureddington #astronomio #relativeco
#Datreveno #AnnieJumpCannon #Astronomio
Je ĉi dato en 1863 naskiĝis Annie Jump Cannon, astronomo, kies laboro pri steloj iĝis la unua serioza provo klasifiki ilin laŭ temperaturo kaj spektra tipo, kiel la Klasifika Metodo de Havard, kaj post nur etaj ŝanĝoj, oni ankoraŭ uzas ĝin. https://eo.wikipedia.org/wiki/Annie_Jump_Cannon
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Annie_Jump_Cannon_sitting_at_desk.jpg
#datreveno #anniejumpcannon #astronomio
Se vi volas scii pri astronomio kaj fiziko, mi rekomendas ĉi tiun retejon kaj multajn aliajn aferojn, li estas mia kaplinio Astronomo kaj en pluraj lingvojhttps://galadi.net/snell/ #esperanto #astronomio #fiziko
#esperanto #astronomio #fiziko
La lanĉoj de grandegaj satelitaroj ne nur lezas admiron de nokta stelplena ĉielo sed ankaŭ minacas astronomian observadon.
https://eo.wikinews.org/wiki/%C4%88iela_poluado_fare_de_satelitoj_rapide_plii%C4%9Das?dpl_id=6877
#esperanto #astronomio #ĉielo