Bonan matenon, geElefantetoj!
Mi pensas, ke ne necesas diri, ke pluvidebligo ne signifas konsento je ĉio sed ja estas bone kunhavigi diverspecajn opiniojn.
Kiel venas por vi la semajno? Ne pretersatentu min: mi vijn legas.
#DaŭreMojosu
:senyera: :flago: :lamancha:
#Esperanto #Lang_EO
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Bonan matenon,
Mi forlasas la feriadojn hodiaŭ kvankam mi havos aliajn feritagojn venonte.
Oni devas kompreni, ke libera tempo estas ja trezoro.
Kion vi faras per via libera tempo?
Mi legas vijn.
#DaŭreMojosu
:senyera: :flago: :lamancha:
#Esperanto #Lang_EO
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Bonan tagon, Fediversanaj geElefantetoj,
Ĉu kutimas matenmanĝi en la trinkejoj/manĝejoj/restoracioj/kafejoj/aliejoj en via lando? Kion vi kutimas fari por la matenmanĝo? Mi legas vijn ĉiujn.
Kion vi matenmanĝis hodiaŭ?
#DaŭreMojosu
:senyera: :flago: :lamancha:
#Esperanto #Lang_EO
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Bonan matenon geElefantetoj!
Kiel venis la feriado? Ĉu vi jam feriis? Ĉu ankoraŭ ne?
Mi sopiras ferrii por labori en aliaj aferoj.
Tiel mi estas...
#DaŭreMojosu
:senyera: :flago: :lamancha:
#Esperanto #Lang_EO
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Hodiaŭ estas antausemajnfintago, la tago –3 de la sekva lundo.
Senrigarde de kiu estas ĝia nomo, plej verŝajne vij ĝuos ĝin.
Mi legos vijn: kion vi planis, planos aŭ planadas?
#DaŭreMojosu
:senyera: :flago: :lamancha:
#Esperanto #Lang_EO
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Saluton, Elefantetoj!
Komenciĝis kurioza monato kie iuj feriadas, aliaj ne kaj aliaj kiuj ne feriados faros feriajn aferojn. Kiu estas via kazo?
Ankaŭ moviĝas aferoj en la fediverso kaj en la kazo de Hispanio, ni havos la balotadon por la Parlamento kaj la Senato do estos elektita nova Registarest(in)o.
Kiel venas Julio por vi? Diru. Mi legos.
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Hodiaŭ estas vendredo sed ne ĉar estas aparta feriado en Hispanio sed ĉar mi iros al geedziĝfesto en La Manĉo kaj mi povas havi feritagojn de mia laboro ĉar mi laboris dum semajnfino antaŭnelonge.
Kiel iras viaj semajnoj, Elefantetoj? Ne respondu kontrolitaj de viaj dormemoj.
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Bonan matenon, Elefantetoj,
Mi jam aktiviĝis ĉar la dormemo ne estis tiom grava kaj ni ripozos kiam ni fermos la butikon kaj kontrolos la kason.
#dauremojosu #esperanto #lang_eo
Malforta patro aŭ patrino povas levigi aŭton por savi sian idon. Do, kial vi ne povas ellitiĝi kun animeco kaj energio?
Oni pli bone fartas enlite sed se moviĝi endas, ni faru tion ĝue, Ve!
Pli emociigus nin en nia laborejo havi pli da feritagoj, havi la eblecon labori hejme, havi malpli altajn laborcelojn kaj enspezi pli da mono sed almenaŭ nia entrepreno portas nin al amuzeta vizito ekster la laborejo dum labora tempo. Iom estas, ni ĝuu ĝin.
Kiel montriĝas viajn tagojn?
Mi.legas vin ĉiujn.
Junio plenplenas je projektoj, farendaĵoj kaj iom da dormemo...
Almenaŭ, la temperaturo agrablas kaj estas suno dum la plej frua mateno.
Laŭ mi, tio ja povas resti tiel.
Saluton, Mondo!
Denove al oficejo hodiaŭ. Mi ne kuros nek hastos. Nur hastu kiu havas iun urĝecon!
Kion vi faros hodiaŭ?
#Esperanto
#DaŭreMojosu
Hodiaŭ estas la balotado por la urbestrejoj (kaj komark- kaj provincestrejoj*) en Hispanio. Ankaŭ oni povas baloti por ka guberbiestrejoj en kelkaj gubernioj. Ne ĉiuj.
En katalunio oni nur balotas por la urbestrejoj (kaj, de ties rezultoj, fariĝas ankaŭ la komarkkonsilantaroj kaj provincaj deputitaroj).
Kion vi planas por ĉi dimanĉo?
#Esperanto
Mi ne scias ĉu en via lando estas kutime manĝi sunflorsemojn. Ĉi tie, en Librokajrozio, estas sufiĉe kutime.
Ja ŝajnas frenezaĵo murdi la lignon de iliaj ŝeloj sed tio estas parto de la ludo. Tio kaj depreni la semon per la lango. Eble pri tio parolis Zam' kiam li diris en #Esperanto "Lango nenion atingas, se ĝin la saĝo ne svingas"...
#DaŭreMojosu
En mia lito venis ja dormemo
Per flugiloj de amasiĝita laceco.
Saltu forte kaj iru matenmanĝi plenaj je energ... ne, mi ne povas finiĝis la frazon sen ekdormi denove.
Estas normala, Elefantetoj, senti sin kvazaŭ Sisifo se marde matene oni devas ellitiĝi frue ankaŭ kaj sinpretigi por ili laborejen.
Mi spektos "gravan kunvenon" en mia oficejo. Ŝajne, ili volas plengaĝiĝi nin sed por mi estas grave esti bone kaj enspezi la salajron. Almenaŭ mi manĝos galjanoj, manĉaj gazpaĉoj!
Kaj vi? Kiel iros via tago?
Ĝuu kaj #DaŭreMojosu
:esperanto:
Bonan matenon, Elefantetoj,
Ĝuu la momenton, serĉu interesan vidindaĵon en la estonteco, mendu la enirbiletojn kaj emociiĝu dum la aĉetado, la atendado, la momento mem kaj la memoro poste.
Kulturo estas ja fonto da bonajn sentojn...
...kial diable miaj tuutoj sonas kiel damna libro pri memhelpo, kvazaŭ mi estus vendisto de fumsimilaj vakuaj konsilioj??
Kion vi faros ĉisemajnfine?
#DaŭreMojosu
Endas havi la eblon ferii pli kiam oni volas havi iom da socian vivon.
Male, oni laciĝas ĝis farti puvolirigita kvazaŭ bikarbonato.
Mi partoprenis en teruriga skapĉambro kaj iris spekti unuhoman komediaĵon. Eble tial mi estas laca.
Kioma proporcio da baterio havas vi nun?
:esperanto:
Bonan tagon, geElefantetoj!
Alvenontaj bonaĵoj.
Kion vi antaŭvidas en via programo?
#DaŭreMojosu
🐊