#Enkonduko :flago:
Mi estas Chus kaj mi estras la podkastaro "ManchaPod".
---------------------------------------------------
#Presentació :senyera:
Soc en Chus i porto la xarxa de #pòdcasts "ManchaPod".
----------------------------------------------------
#Presentación 🇪🇸
Soy Chus y llevo la red de #podcasts "ManchaPod".
----------------------------------------------------
#enkonduko #podcasts #presentacio #presentacion #podcast #poddon
Saluton! #enkonduko
Mi estas Stefano, 21-jara el #Rumanio. Mi estas plejofte programisto, sed mi ankaŭ ŝatas: Sudokon, matematikon, lingvistikon (naturaj kaj konstruitaj lingvoj), nuntempan kaj balkanan historion, tipografion (kaj #latex), filozofion kaj aliajn interesojn, kiujn mi ne povas skribi ĉi tie. Mi havas alian anglalingvan konton ĉe @a13cui.
Mi volas pli bone lerni #esperanton, do bonvolu korekti min se mi eraras (aŭ forgesas akuzativon 😅).
Havu mirindan tagon/nokton!
#enkonduko #Rumanio #latex #esperanton
Mi profesias kiel komerca advokato, okupiĝas pri amatora historio, identigas sin kiel fervora esperantisto 🙃 , hazarde kaj negrave estas Sudafrikano 🇿🇦 sed pli ĝuste, mondcivitano.
Speciale interesigas min la originala literaturo de esperanto.
Vi ankaŭ povas sekvi mian anglalingvan konton @JonoHeher@mas.to
#enkonduko #esperantujo #esperanto :flago:
#enkonduko #esperantujo #esperanto
@TurfalkoHakisto Saluton anonimulo!
Mi ĝuas diveni el kiu lando vi hupas, sed ni lasu vin esti trankvila 😜
Bonvenon kaj ĝuu la servilon!
#esperanto #enkonduko #introduction #introductions #saluton
Jen #enkonduko … mi nomiĝas Mikeo, geja/kvira (li-pronoma) komputila sciencisto kaj iama kemia inĝeniero loĝanta en Britujo, kiu laboras (ekz. skribas programojn) akademie pri diversaj formoj de modelado de materialoj, plejparte je la mezoskalo inter atomoj kaj kontinuumo.
Mi multe muzikumas: ludas (ald)violonon, komponas kaj aranĝas (ofte orkestre) muzikaĵojn, fuŝas per MuseScore.
Mi estas #esperanto-parolanto. :)
Feliĉe edziĝinta al adoranto de #startrek , Daley (ri-pronoma).
#enkonduko #esperanto #startrek
Jen #enkonduko … mi nomiĝas Mikeo, geja/kvira (li-pronoma) komputila sciencisto kaj iama kemia inĝeniero loĝanta en Britujo, kiu laboras (ekz. skribas programojn) akademie pri diversaj formoj de modelado de materialoj, plejparte je la mezoskalo inter atomoj kaj kontinuumo.
Mi multe muzikumas: ludas (ald)violonon, komponas kaj aranĝas (ofte orkestre) muzikaĵojn, fuŝas per MuseScore.
Mi estas #esperanto-parolanto. :)
Feliĉe edziĝinta al adoranto de Star Trek, Daley (ri-pronoma).
Mi estas Chus kaj mi estras la podkastaro #podcasts "ManchaPod": aro da podkastoj en #castellano #Español #spanish, #català kaj #esperanto kie ni parolas pri kulturoj kaj sciencoj.
En https://linktr.ee/manchapod vi povas trovi pli da informo.
Eniru en la ligiloj de mia protokolo por kontribui al ĉi tiu granda projekto
#enkonduko #Podcasts #castellano #espanol #spanish #catala #esperanto #podcast #poddon
Mi esploras la historion de Esperanto-muziko kaj priblogas ĝin (en la angla nuntempe) ĉe https://eomusichistory.com
Mi jam delonge interesiĝas pri Esperanto-muziko, kaj mi kolektas k-diskojn, kasedojn kaj vinildiskojn en la lingvo internacia. Lastatempe mi ekvolis scii pli pri la historio de tiu muziko, kaj do mi esploras kaj verkas pri ĝi.
#introduction #enkonduko #esperanto
Se vi volas koni min pli bone, jen mia enkonduko:
- mi naskiĝis en la jaro 1997
- mi amas lingvojn kaj lerni pri aliaj kulturoj
- mi aprezas bonajn homojn kaj kantojn kun bona takto/bato
- bonvolu babilu kun mi en Esperanto, mi volus praktiki ĝin ĉar mi ne havas sufiĉe da praktiko
- katoj kaj katidoj estas mia unua amo ❤️ sendu fotojn bonvolu
- mi ŝatas ludojn (komputilajn, poŝtelefonajn, tabulludojn ktp)
- mi havas multajn ŝatokupojn (demandu pri ili libere)
#introduction #enkonduko #esperanto
Habrá que hacer una #Presentación
Caldrá fer una #Presentació
Indas fari #Enkonduko|n
It's worth it to compose an #Introduction
#presentacion #presentacio #enkonduko #introduction
#enkonduko Mi estas kristana pastoro en Anglio. Mi ŝatas foti precipe per malnovaj fotiloj kaj ankaŭ faras zinojn. Mi estas skoltestro, kutime uzas Linukson kaj kelkfoje ludas stanan fajfilon.
Mi estas matematikistino, skribistino kaj hobia artistino. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ unu monato. #enkonduko #prezento #introduction
#enkonduko #prezento #introduction