#Datreveno #ErnestRutherford #Fiziko
Je ĉi dato en 1871 naskiĝis Sir Ernest Rutherford, nuklea fizikisto, kiu inventis la nocion de duoniĝotempo por radioaktivaj atomoj, pruvis ke kelkajn radioj estas nukleoj de heliumo, kaj difinis tiun, kiu estas atomnumero. https://eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Rutherford
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Sir_Ernest_Rutherford_LCCN2014716719_-_restoration1.jpg
#datreveno #ernestrutherford #fiziko
#Datreveno #GeorgeStokes #Fiziko
Je ĉi dato en 1819 naskiĝis George Stokes, matematikisto kaj fizikisto, kiu, krom sia bone konata laboro pri la fluo de fluidoj, malkovris ke hemoglobino transportas oksigenon, kaj faris signifajn kontribuojn al la teorio pri fluoresko kaj polarizo, kaj farado de akromataj lensoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/George_Gabriel_Stokes
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:George_Gabriel_Stokes,_ante_1903_-_Accademia_delle_Scienze_di_Torino_0155_B.jpg
#datreveno #georgestokes #fiziko
#Datreveno #ÉtienneLouisMalus #Fiziko
Je ĉi dato en 1775 naskiĝis Étienne-Louis Malus, fizikisto, kiu malkovris la fenomenon pri polarizado de lumo, ĝuste asertante leĝon pri la brileco de lumo pasinta trans polarizantan filtron. https://en.wikipedia.org/wiki/%C3%89tienne-Louis_Malus
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wire-grid-polarizer.svg
#datreveno #etiennelouismalus #fiziko
#Datreveno #NikolaTesla #Elektro #Fiziko
Je ĉi dato en 1856 naskiĝis Nikola Tesla, inĝeniero kaj inventanto, kies plej grava kontribuo estis la enkonduko de alterne kurenta elektroprovizo. Li eksperimentis multe pri senkabla transmetado de elektra povo kaj komunikiloj. En 1960, lia nomo estis donita al la SI unuo de magnetfluksa denso. https://eo.wikipedia.org/wiki/Nikola_Tesla
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tesla_circa_1890.jpeg
#datreveno #nikolatesla #elektro #fiziko
#Datreveno #ArchibaldWheeler #NigraTruo #Fiziko
Je ĉi dato en 1911 naskiĝis John Archibald Wheeler, teoria fizikisto, kiu popularigis la vorton kaj ecojn pri nigra truo, kaj aliaj fenomenoj pri kvantumteorio kaj kosmologio. https://eo.wikipedia.org/wiki/John_Archibald_Wheeler
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Archibald_Wheeler_1985.jpg
#datreveno #archibaldwheeler #nigratruo #fiziko
Je ĉi dato en 1922 naskiĝis Aage Bohr, fizikisto, kiu klarigis la konduton kaj formon de atomaj nukleoj. Li gajnis premion Nobel por sia laboro, do sekvante sian patron. https://en.wikipedia.org/wiki/Aage_Bohr
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aage_Bohr.jpg
#Datreveno #OliverLodge #Fiziko
Je ĉi dato en 1851 naskiĝis Oliver Lodge, fizikisto, kiu sendepende de Hertz malkovris la produkton kaj ricevadon de radiondoj. Ankaŭ li ellaboris praktikan sparkilon por aŭtomobiloj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Oliver_Lodge
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Oliver_Joseph_Lodge3.jpg
#datreveno #oliverlodge #fiziko
#Datreveno #OliverHeaviside #Fiziko #Jonosfero
Je ĉi dato en 1850 naskiĝis Oliver Heaviside, fizikisto, kiu simpligis la ekvaciojn de Maxwell en la vektoran formon, kiun ni nun scias, kaj antaŭdiris la ĉeesto de jonigita tavolo super la atmosfero, kiu ebligas la transmetadon de signaloj preter la horizonton. https://eo.wikipedia.org/wiki/Oliver_Heaviside
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Oheaviside.jpg
#datreveno #oliverheaviside #fiziko #jonosfero
#Datreveno #LawrenceBragg #Fiziko
Je ĉi dato en 1890 naskiĝis Lawrence Bragg, fizikisto, kiu malkovris kiel oni povas uzi X-radiojn por malkovri la strukturon de kristaloj, kaj distancojn inter tavoloj en kristalo, por kio li iĝis la plej juna gajnanto de premio Nobel por fiziko. https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Lawrence_Bragg
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sodium-chloride-3D-ionic.png
#datreveno #lawrencebragg #fiziko
#Datreveno #ErnstMach #Fiziko #SuperSonaOndo
Je ĉi dato en 1838 naskiĝis Ernst Mach, fizikisto, kiu ekzamenis la konduton de korpoj movantaj pli rapide ol sono tra fluido, kaj kiel ili faris ŝokondojn. Li ankaŭ malkovris ke la interna orelo kontribuas al la kapablo por ekvilibrigi sin. https://eo.wikipedia.org/wiki/Ernst_Mach
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Photography_of_bow_shock_waves_around_a_brass_bullet,_1888.jpg
#datreveno #ernstmach #fiziko #supersonaondo
#Datreveno #AgnesPockels #Kemio #Fiziko
Je ĉi dato en 1862 naskiĝis Agnes Pockels, amatora kemiisto, kiu inventis ekipaĵojn en sia kuirejo, kiuj donas al ŝi la kapablon malkovri diversajn ecojn pri surfacoj de solidoj kaj likvoj, kaj la efikon sur surfactensio de kombinaĵoj kiel sapoj kaj oleoj. Ŝi konsciis ke ili formis tavolon dikan je unu molekulo, kaj do taksis la grandon de molekulo. https://en.wikipedia.org/wiki/Agnes_Pockels
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Surfactant.jpg
#datreveno #agnespockels #kemio #fiziko
Je ĉi dato en 1804 naskiĝis Emil Lenz, fizikisto, kiu malkovris ke ŝanĝanta magneta kampo kaŭzas elektran kuranton, kiu vice kaŭzos magnetan forton kontraŭ la origina. Tia fenomeno nun estas la bazo por la sekuraj bremsoj en kelkaj foirspektakloj, ĉar ili havas neniujn movantajn partojn, kiuj bezonus subtenon. https://en.wikipedia.org/wiki/Emil_Lenz
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Heinrich_Friedrich_Emil_Lenz.jpg
#Datreveno #EdwardMorley #Fiziko
Je ĉi dato en 1838 naskiĝis Edward Morley, sciencisto, kiu, kune kun Albert Michelson, faris la eksperimenton, kiu trovis ke la rapideco de lumo ne dependas al la movo de la Tero, kaj do preparis la vojon por la teorio de relativeco. Tamen, li ĉefe estis kemiisto, kaj faris tre precizajn mezurojn pri la pezoj de atomoj de atmosferaj gasoj. https://en.wikipedia.org/wiki/Edward_W._Morley
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Edward_Williams_Morley2.jpg
#datreveno #edwardmorley #fiziko
#Datreveno #LevLandau #Fiziko #Superlikveco
Je ĉi dato en 1908 naskiĝis Lev Landau, fizikisto, kiu faris gravajn kontribuojn al multaj partoj de moderna fiziko, kaj gajnis premion Nobel pro sia teorio pri superlikveco de heliumo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Lev_Landau
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Helium-II-creep.svg
#datreveno #levlandau #fiziko #superlikveco
Se vi volas scii pri astronomio kaj fiziko, mi rekomendas ĉi tiun retejon kaj multajn aliajn aferojn, li estas mia kaplinio Astronomo kaj en pluraj lingvojhttps://galadi.net/snell/ #esperanto #astronomio #fiziko
#esperanto #astronomio #fiziko