Antaŭ unu monato, nia grupo klopodis eltiri kverketinon el la folioj de la gujava arbo. Ĉi tie, sub ultraviola lumo (λ 366 nm), ĝi brilas verde (komparu kun la referenco plej dekstre). Ekzistas ankoraŭ malpuraĵoj, ĉefe la klorofilo. Estas intereseta ke kvankam la klorofilo estas la verda pigmento de folio, ĉi tie tamen ĝi aspektas ruĝa. #gujavo #planto