Taseto de forta varma kafo, neuzata tabloprotektilo, malprofunda truo ĉe surfaco de tablo.
Tablo estas farita de flanko de bobenego de ia telefona dratego. Ĝi estas malbela malnova heredaĵo de la familio de mia edzino, do tre plaĉas.
Ĉi-matene kafmaŝino ne faris kafon. Mi estis preta iri al la oficejo! ŝanĝu domojn! mendu novan maŝinon! ...sed sufiĉis purigi la filtrilon, kion vi vidas en la dua foto estas la akvo, la koloro estas kaŭzita de ĉiuj kafpartikloj kaptitaj ene de la filtrilo...
kaj mia koro denove batas.
Tiuj kiuj ŝatas je #kafo .... kion vi opinias pri espresa kafu sur glaciaĵoj kaj kun «lakto» avena...?