https://www.wacoca.com/media/207167/ kemio、高校生たちと廊下でダンス!ビジュアルが次々変化!?カンロ「マロッシュ」新WEB CM #kemio #MovieCollection #MovieCollectionJP #マロッシュ #ムビコレ
#kemio #moviecollection #moviecollectionjp #マロッシュ #ムビコレ
https://www.wacoca.com/media/205630/ kemio、一番の大親友との出会いはTinderだった/Tinder CM+メイキング・インタビュー #kemio #MovieCollection #MovieCollectionJP #Tinder #ムビコレ
#kemio #moviecollection #moviecollectionjp #tinder #ムビコレ
Je ĉi dato en 1874 naskiĝis Karl Bosch, kemia inĝeniero, kiu, kun Fritz Haber, malkovris procezon por elpreni nitrogenon el la aero por fari amoniakon, kaj do sterkoj, kiu ebligas la popolon de la mondo nutri sin. https://eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Bosch
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Carl_Bosch.jpg
#Datreveno #CharlesGerhardt #Kemio
Je ĉi dato en 1816 naskiĝis Charles Frédéric Gerhardt, kemiisto, kiu pli simpligis kaj raciigis la notacion pri kemiaj formuloj, kaj kies teorio de tipoj estis la fondaĵo por struktura teorio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Gerhardt . Ankaŭ https://www.britannica.com/biography/Charles-Gerhardt
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gerhardt_Charles.jpg
#datreveno #charlesgerhardt #kemio
En nia laboratorio hodiaŭ ni distiladas solvaĵon de Fluoreskeino; ĝi estas malhela ruĝa solvaĵo sed la surfaco estas brila metala verda koloro. Spektante ĝin bobelas kaj rondiras en la flakono estas hipnotika.
#Kemio
#Datreveno #AliceBall #Kemio #Lepro
Je ĉi dato en 1892 naskiĝis Alice Ball, kemiisto, kiu plibonigis kuracilon el natura oleo por lepro, farinte ĝin injektebla. Ŝi estis la unua ina kaj afro-usonana profesoro ĉe Havajo universitato, sed mortis aĝa 24 pro necerta kialo, ĉar ŝia mortatestilo estis ŝanĝita. https://eo.wikipedia.org/wiki/Alice_Ball
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Alice_Augusta_Ball.jpg
#datreveno #aliceball #kemio #lepro
#Datreveno #JohanWallerius #Agrikulturo #Kemio
Je ĉi dato en 1709 naskiĝis Johan Wallerius, kemiisto kaj mineralogo, kiun oni konsideras ke li fondis la sciencon pri agrikultura kemio por helpi farmistojn. La unuan libron pri la afero li publikigis en la sveda, kaj estis tradukita en multon da aliaj lingvoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Johan_Gottschalk_Wallerius
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Johannes_Gottschalk_Wallerius.jpg
#datreveno #johanwallerius #agrikulturo #kemio
Vanha kunnon ysärin peNishiki ulos, ilmat renkaisiin ja ketjut kireeks. Kaksi vaihdetta toimi. Kiva päivä #Kemiö:ssä. Taalintehtaalta bisse janoon, ja #Söderlångvik omena-mojito jäätelö naamaan. On muuten herkullinen.
#Datreveno #AntoineFrançoisDeFourcroy #Kemio #Kuracado
Je ĉi dato en 1755 naskiĝis Antoine-François de Fourcroy, kemiisto, kiu malkovris ke la cerbo konsistas plejparte el grasoj, helpis krei normojn por kemiaj nomoj, kaj persvadis la kuracistojn kunlabori por identigi pli maloftajn malsanojn, kaj plibonigi traktaĵojn. https://eo.wikipedia.org/wiki/Antoine-Fran%C3%A7ois_de_Fourcroy
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Portrait_of_Antoine_Francois,_Comte_de_Fourcroy_(1755-1809)_(Fran%C3%A7ois_Dumont)_-_Nationalmuseum_-_177243.tif
#datreveno #antoinefrancoisdefourcroy #kemio #kuracado
#Datreveno #LloydQuarterman
#Kemio
Je ĉi dato en 1918 naskiĝis Lloyd Quarterman, kemiisto, kiu helpis evoluigi la metodon por rafinado de uranio por bomboj kaj reaktoroj por submarŝipoj, kaj laboris pri la tre danĝera gaso fluoro malkovrante la neatenditan kombinaĵon de fluoro kaj ksenono. Li ankaŭ inspiris kelkajn aliajn sekvi sciencan karieron. https://en.wikipedia.org/wiki/Lloyd_Quarterman
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lloyd_Quarterman_ebony_February_1949_p28.jpg
#datreveno #lloydquarterman #kemio
#Datreveno #AlexanderWilliamson #Kemio
Je ĉi dato en 1824 naskiĝis Alexander Williamson, kemiisto, kiu inventis metodon por fari diversajn specojn de eteroj, kaj komencis la klasifikadon de molekulojn per iliaj rilatoj al akvo. Li ankaŭ sugestis, ke iuj ligoj inter atomoj ne estis fiksitaj, sed atomoj povas ŝanĝi siajn partnerojn. https://eo.wikipedia.org/wiki/Alexander_William_Williamson
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Alexander_William_Williamson,_ante_1904_-_Accademia_delle_Scienze_di_Torino_0116_B.jpg
#datreveno #alexanderwilliamson #kemio
#Datreveno #HaroldUrey #Kemio #Izotopoj
Je ĉi dato en 1893 naskiĝis Harold Urey, kemiisto, kiu malkovris deŭterion kaj laboris pri izotopoj, evoluiginte metodon disigi uranion dum la dua mondmilito. Li ankaŭ montris, kun Miller, ke aminoacidoj fareblas per naturaj ne biologiaj procezoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Harold_Urey
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Urey.jpg
#datreveno #haroldurey #kemio #izotopoj
#Datreveno #PaulÉmileDeBoisbaudran #Kemio #RarajTeroj
Je ĉi dato en 1838 naskiĝis Paul-Émile de Boisbaudran, kemiisto kaj pioniro pri spektroskopio, kiu inventis metodon per kiu la raraj teraj elementoj disigeblas unu el la aliaj, kaj kiun li uzis por malkovri tri el ili. Li instruis sin pri scienco, kaj faris siajn eksperimentojn en modesta laboratorio ĉe si. https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_%C3%89mile_Lecoq_de_Boisbaudran
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lecoq_de_Boisbaudran.jpg
#datreveno #paulemiledeboisbaudran #kemio #rarajteroj
#Datreveno #PercyLavonJulian #Kemio #Medicino
Je ĉi dato en 1899 naskiĝis Percy Lavon Julian, kemiisto, kiu estas pioniro pri farado de medikamentojn drogojn el plantoj, speciale diversaj kortizonoj, do li helpis fondi la amasproduktadon de iuj esencaj hormonoj por ĉiutaga uzado. https://en.wikipedia.org/wiki/Percy_Lavon_Julian
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Percy_Lavon_Julian.jpg
#datreveno #percylavonjulian #kemio #medicino
#Datreveno #AgnesPockels #Kemio #Fiziko
Je ĉi dato en 1862 naskiĝis Agnes Pockels, amatora kemiisto, kiu inventis ekipaĵojn en sia kuirejo, kiuj donas al ŝi la kapablon malkovri diversajn ecojn pri surfacoj de solidoj kaj likvoj, kaj la efikon sur surfactensio de kombinaĵoj kiel sapoj kaj oleoj. Ŝi konsciis ke ili formis tavolon dikan je unu molekulo, kaj do taksis la grandon de molekulo. https://en.wikipedia.org/wiki/Agnes_Pockels
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Surfactant.jpg
#datreveno #agnespockels #kemio #fiziko
#Datreveno #JBBoussingault #Kemio #Agrikulturo
Je ĉi dato en 1801 naskiĝis Jean-Baptiste Boussingault, kemiisto, kiu starigis la unuan eksperimentan bienon por studi la kemion rilatan al kultivado de manĝplantoj, malkovris la gravecon de nitrogeno, kaj ke legomoj remetis tiun, kiun aliaj rikoltoj forigis, do klarigante la kialon por kultivcikloj. Ankaŭ li eltrovis ke manko de jodo en akvo kaj grundo kaŭzas strumon inter la tiea loĝantoj. https://en.wikipedia.org/wiki/Jean-Baptiste_Boussingault
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Jean_Baptiste_JD_Boussingault.jpg
#datreveno #jbboussingault #kemio #agrikulturo
#Datreveno #EmilCzyrnianski #Kemio
Je ĉi dato en 1824 naskiĝis Emil Czyrniański, kemiisto, kiu kreis sisteman nomadon por kemiaĵoj en la pola lingvo, devinte inventi multajn terminojn por fari tion. Tio okazis multajn jaroj antaŭ ol la internaciaj klopodoj produktis normon pri la afero. https://en.wikipedia.org/wiki/Emil_Czyrnia%C5%84ski
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Emilian_Czyrnia%C5%84ski.jpg
#datreveno #emilczyrnianski #kemio
#Datreveno #AlbertHofmann #Kemio
Je ĉi dato en 1906 naskiĝis Albert Hofmann, kemiisto, kiu malkovris hazarde la fortajn efikojn de lizerga acido kiam li serĉas stimulilon por sangfluaj kondiĉoj. Li ankaŭ izolis la aktivajn kemiaĵojn en kelkaj aliaj psikaktivaj fungoj, sed ĉiam avertis pri la danĝeroj se oni englutus ilin. https://eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Hofmann
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Albert_Hofmann_Oct_1993.jpg
#datreveno #alberthofmann #kemio