Ŝajne la fizikaj aparatoj de la komputilo ne ŝatis la kvinjaraĝan version de Vindozo 10 kiun mi havis.
Mi devis simple krei novan USB-instalilon kaj ĉio iras glate nun. Ankoraŭ mi instalas aferojn sed almenaŭ Vindozo aŭtomate trovis novajn "drivers" kaj mem demandis al mi "ĉu mi instalu?" (damne, jes!!!)
Do mi nun spiras pli trankvile.
Mi kutimas nomi miajn komputilojn.
Ĉu proponoj?
Kia ĝeno... mi tute ne povas instali la "driver" por la Nvidia video-karto.
Mi jam provis:
1. la KD-on kiu venis kun la video-karto
2. la instalilon el la Nvidia retejo
3. la "driver" el la Nvidia retejo por mia video-karto
Supozeble ĝi "ne taŭgas" por mia mastruma sistemo (operating system) kiu estas Vindozo 10.
🤬💥
Sabato estos malpli amuza ol mi atendis...
Mi provas tradukilojn de Google kaj Yandex. kio estas la plej bona?
Google
Friday update:
Today came the last "puzzle". I didn’t plan to start today but maybe I’ll put it together a bit.
# computer2020
Yandex
Friday update:
Today arrived the last "puzlero". I didn't plan to start today but maybe I will join it a little bit.
Vendreda ĝisdatigo:
Hodiaŭ alvenis la lasta puzlero. Mi ne planis komenci hodiaŭ sed eble mi kunigos ĝin iomete.
Ĵaŭda ĝisdatigo:
Venis ĉio krom la ĉefa memor-aparato. Ĉio ŝajnas esti en ordo. Mi legos la manlibron pri la ĉeftabulo dum alvenas la lasta parto.
Hodiauxa gxistadigo...
Venis la kesto en kiu mi metos cxion.
La plej simpla kaj malplej entuziasmiga ero de la tuto.
Unu grava parto supozeble alvenos vendredon sed laux la livera servo gxi estas suficxe proksime por alveni morgaux. Cxu mi estos surprizita?
Kelkaj eroj venos el #Kalifornio kaj jam atingis #Filadelfio-n!
Nu, la tempo rapide pasas kaj jam estas preskaux la fino de merkredo, do la fero ruligxas kiel atendite. Supozeble alvenos plia parto hodiaux.
#Kalifornio #Filadelfio #komputilo2020
Hodiaux alvenis la elektrofonto, kaj la cxefmemoro (RAM)!!!
Plia pasxo al plena posedo de nova komputilo.