Hodiaŭ mi ne laboris kaj elspezis iom da tempo purigante dosierujojn en mia laboreja komputilo. Mi havas malnovajn/forgesitajn dosierojn neorganizitajn de jam tri malsamaj laboroj/postenoj!!!
Jam estis tempo forigi malnovajn aferojn kaj pretigi por la nova jaro.
Mi revenas al uzado de Org mode kiun mi iomete forlasis ĉar mi ne havis emacs ĉe mia laboreja komputilo, sed tion mi jam korektis! 😉
#oficejavivo #komputilumado #emacs #orgmode #esperantoo
Mi provas Pop!_OS ekde hieraŭ kaj ĝis nun mi tre ŝatas ĝin!
Mi estas strangulo. Pri lingvoj... mi ŝatas esperanton.
Mi esploras programlinvgojn, kaj interesas min... Lisp.
🤦♀️
Ne gravas. Mi uzos kion mi ĝuas.
(mi ne estas programisto, do por hobie amuziĝi Lisp sufiĉos).
#komputilumado #programado #hobiumado #stultumado
Mi planis petegi al la departemento de teknologio en mia laborejo por instalado de gvim sed hazarde rimarkis ke Neovim ne bezonas instaladon kaj funkcias!
#vim #neovim #gvim #teknologio #komputilumado
#vim #neovim #gvim #teknologio #komputilumado
Ĉi jare mi uzis plurajn nekutime malgrandajn klavarojn kaj mi relative multe alkutimiĝis al ne havi la numerojn kiuj aperas je la dekstra flanko de tipa klavaro.
Tiu alkutimiĝo estas tute neatendia, sed jen kiel funkcias homa cerbo.
#klavaro #komputilo #komputilumado
Ekde 2005 mi uzas gmail kaj preskaŭ ĉiam uzis ĝin rete anstataŭ konekti mian konton al alia aplikaĵo, ekzemple Outlook aŭ Thunderbird. Mi ne vere scias kial. Eble la reta versio de gmail funkciis sufiĉe bone. Sed mi nun emas ne uzi google-servojn kaj provi uzi Thunderbird por legi mian retmesaĝojn.
#komputilo #komputilumado #foss #google