Mi volas, ke vi aĉetu bastonforman torteton kaj manĝu ĝin kun kafo aŭ teo. Se vi faros tion, vi estos feliĉa. Verŝajne :blobcatcoffee:
#lang_eo #sensencaĵoj #manĝaĵo
Daŭran matenon al ĉiuj, kiu bezonas ĝin! Ĉi tie daŭras la tria tago de senkafa semajno, kiu ankaŭ nomiĝas tesemajno. Kial? Senkiale :blobcatderpy:
#lang_eo #vivo #manĝaĵo
Eble venis tempo por kafo. Mi nur havas biskvitojn al ĝi, tamen tio sufiĉos.
Aliflanke kion mi volus aĉeti por morgaŭ? Eble eklerojn (bastonformajn tortetojn) aŭ ĉokoladaĵojn… :blobcatthinking:
Kafo kun sekigita pano konformas al sensuna mateno :blobcatcoffee:
Tempo ĝis pano kun lakta mikstrinkaĵo: dek ok minutoj :blobcatderpy:
Muĥkafo :blobcatthinking:
#lang_eo #vortoj #manĝaĵo
Malbona novaĵo: lakto malboniĝis.
Bona novaĵo: mi havas la alian, kiu havas pli daŭran daŭron de konsumebleco :blobcatderpy:
Kafmuelilo, mi elektas vin! :pokeball:
Bona malfrua mateno kun kafo kaj bastonpano kun ŝinko :crowncat:
Mi ne certas, ke la vorto ekzistas, sed ramentempo venas ĉiuokaze 🍜
Hodiaŭ mi havas blinojn kun… Hm, vortaro diras, ke la vorto estas «acidkremo» :blobcatderpy:
#vivo #manĝaĵo #lang_eo
Mi ĵus manĝis torteton, kiu aspektas kiel terpomo, sed ne estis terpomo :blobcatderpy:
#manĝaĵo #lang_eo #vivo
Mi ĵus gratvundetis mian fingron per bakita pano :blobcatgoogly:
Nun ni, kaj ni signifas mi, sed duoble, denove havas karotan torton kun pekano. Almenaŭ tion diras la etikedo :owo:
Mi ne scias tion, kion mi volas hodiaŭ, do mi faras nenion. Stranga tempo. Verŝajne pli da ĉokolado helpos :eo_thinking:
Nu, mi aĉetis sufiĉe da bombonoj, ĉokoladaĵoj kaj lakto por travivi Novan jaron. Travivi la feston, ne jaron mem :blobderpy:
Mi ĵus muelis kafon en pistujo, ĉar mi erare aĉetis grajnojn :blobderpy:
Hodiaŭ en la temaro: kafo kun vafloj kaj densigita lakto :blobcatcoffee:
En aliaj aferoj mi ankoraŭ bezonas telepation kaj teleporton :blobderpy:
sana vivostilo #manĝaĵo #memeo
#manĝaĵo #memeo
Hodiaŭ mi unuafoje bakis vaflojn. Bonguste :blobcatbox:
#lang_eo #manĝaĵo #vivo