Andreo Peperdajno · @sciamiko
192 followers · 1652 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1897 naskiĝis Sylvia Skan, matematikisto, kiu, ŝajne sen universitata edukado, kontribuis signife al la studo de fluo de aero ĉirkaŭ diversaj formoj, kaj metodoj por komputi ilin per mane. en.wikipedia.org/wiki/Sylvia_S
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #sylviaskan #matematiko #fluidfluo

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
191 followers · 1628 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1667 naskiĝis Johann Bernoulli, matematikisto, kiu kreis kelkajn da la unuaj metodoj en la nova temo pri nefinita kalkulo kaj multe helpis distribui scion pri ilin. Lia plej fama rezulto (sed ne sen disputo) estis lia malkovro de la kurbo de plej mallonga tempo de falo pro gravito (la tiel nomita braĥistoĥrono). eo.wikipedia.org/wiki/Johann_B
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #johannbernoulli #matematiko

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
188 followers · 1617 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1768 naskiĝis Jean Argand, librovendisto kaj amatora matematikisto, kiu inventis geometrian bildigon pri kompleksaj nombroj, kaj donis la unuan rigoran pruvon de la fundamenta teoremo de algebro pri la radikoj de polinomoj, eĉ post kelkaj aliaj profesiuloj kiel Euler kaj Gauss malsukcesis. en.wikipedia.org/wiki/Jean-Rob
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #jeanargand #matematiko

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
183 followers · 1590 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1908 naskiĝis Willard Quine, filozofo kaj logikisto, kiu tre influis dum la 20-a jarcento la filozofion pri scienco kaj matematiko, kaj kritikis logikan empirismon. eo.wikipedia.org/wiki/Willard_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #willardquine #logiko #matematiko

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
182 followers · 1587 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1864 naskiĝis Hermann Minkowski, matematikisto, kiu evoluigis geometriajn metodojn por studi nombrojn, sed eble pli konata kiel la inventanto de sia spactempo por klarigi la teorio de relativeco. eo.wikipedia.org/wiki/Hermann_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #hermannminkowski #matematiko #spactempo

Last updated 1 year ago

Helioso Novako · @HeliosoNovako
66 followers · 482 posts · Server esperanto.masto.host

Mi preferas, ke mi lernis matematikon kiel ilo, ne tasko. Mi pensas, ke mi ne povas uzi ĝin por reprezenti miajn pensojn kaj problemojn. Mi lernas matematikon en mia libertempo, sed kontraŭe multaj aliaj temoj. Mi eksciis, ke la bonaj sciencistoj pasintaj povas uzi matematikon denaske, tamen eble ne facile.

#scienco #matematiko #Lerni

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
174 followers · 1508 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1903 naskiĝis Andrej Kolmogorov, matematikisto, kiu faris multon en la temo de statistiko kaj aleatoraj procezoj, metinte la teorion pri probableco sur aksioman fondaĵon. eo.wikipedia.org/wiki/Andrej_K
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #andrejkolmogorov #matematiko #statistiko

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
175 followers · 1497 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1823 naskiĝis Gotthold Eisenstein, matematikisto, kiu malkovris kaj publikigis multon pri nombroteorio, provizante la unuan pruvojn por kelkaj gravaj teoremoj, sed li mortis tro june, antaŭ ol li atingis 30 jarojn. en.wikipedia.org/wiki/Gotthold
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #gottholdeisenstein #matematiko

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
175 followers · 1486 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1857 naskiĝis Henry Dudeney, amatoro matematikisto, kiu faris multon popularigi enigmojn kaj ludojn, multe da kiuj li inventis. Lia plej fama estas tranĉi samlateran trilateron en kvar pecoj, kiujn oni povas remeti en formo de kvarlatero - respondo ĉe la ligilo. en.wikipedia.org/wiki/Henry_Du
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #henrydudeney #enigmoj #matematiko

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
176 followers · 1467 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1896 naskiĝis Wilhelm Ackermann, matematikisto, kiu faris fondajn malkovraĵojn en teorio de komputado, kaj unuafoje metis la demandon, kun Hilbert, ĉu algoritmo ekzistas determini la verecon de diraĵo matematika. eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #wilhelmackermann #matematiko #komputado

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
176 followers · 1459 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1809 naskiĝis Joseph Liouville, matematikisto, kiu estis la unua kompreni la gravecon de la nepublikigitaj verkaĵoj de Galois, kaj poste estis la unua kiu pruvis ke ekzistas transcendaj nombroj (tio estas nombroj kiuj ne estas radiko de iu polinoma ekvacio kun racionalaj koeficientoj), konstruinte senfinan klason de tiaj nombroj. en.wikipedia.org/wiki/Joseph_L
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #josephliouville #matematiko

Last updated 1 year ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
170 followers · 1408 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1891 naskiĝis Abraham Fraenkel, matematikisto, kiu etendis la laboron de Zermelo por krei aksiomojn kiuj faris firman fondon por la teorio pri aroj, kaj do por matematiko evitante paradoksojn, kiuj malhelpis aliajn antaŭe. en.wikipedia.org/wiki/Abraham_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #abrahamfraenkel #matematiko #arteorio

Last updated 2 years ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
165 followers · 1381 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1893 naskiĝis Gaston Julia, matematikisto, kiu provizis precizan difinon pri aro, nun nomita aro Julia, rilate al ripetado de funkcioj, kaj do komencis la kampon de ĥaosteorio kaj poste (de Mandelbrot) fraktaloj. Dum la unua milito li estis tre grave vundita en la vizaĝo, perdante sian nazon, kaj devis porti ledan maskon por kovri la vundon. en.wikipedia.org/wiki/Gaston_J
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#datreveno #gastonjulia #matematiko #haosteorio

Last updated 2 years ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
164 followers · 1361 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1862 naskiĝis David Hilbert, eble la plej bona matematikisto ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento, kiu fame petis solvojn por 23 problemoj en 1900, kaj poste proponis ke tuta matematiko ekstaru sur aksioma bazo. Tamen Gödel detruis lian revon en 1931, kiam li pruvis ke la tasko logike ne eblas. eo.wikipedia.org/wiki/David_Hi
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

#dareveno #davidhilbert #matematiko

Last updated 2 years ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
148 followers · 1305 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1944 naskiĝis Mitchell Feigenbaum, matematikisto, kiu malkovris la unuan gravan ŝablonon pri kaosaj bildigoj kaj tie, kie ili forkiĝas, kio ekestis lian eponiman konstanton. Li ankaŭ inventis kelkajn algoritmojn en la kampo de frakta geometrio por helpi desegni mapojn, inter aliaj aferoj. en.wikipedia.org/wiki/Mitchell
Bildoj: commons.wikimedia.org/wiki/Fil
en.wikipedia.org/wiki/File:Log

#datreveno #mitchellfeigenbaum #matematiko #kaosaterio

Last updated 2 years ago

Andreo Peperdajno · @sciamiko
150 followers · 1294 posts · Server esperanto.masto.host

Je ĉi dato en 1900 naskiĝis Mary Cartwright, matematikisto, kiu estis pioniro pri kaosa teorio kaj dinamikaj sistemoj kaj eltrovis kelkajn tiel nomatajn papiliajn fenomenojn. Ŝi estis la unua virino servi sur la konsilaro de la Reĝa Societo inter aliaj matematikaj unuaĵoj. eo.wikipedia.org/wiki/Mary_Car
Bildoj: commons.wikimedia.org/wiki/Fil en.wikipedia.org/wiki/File:Dou

#datreveno #marycartwright #matematiko

Last updated 2 years ago

Aleks ANDRE 🌻 · @xanderleadaren
139 followers · 1788 posts · Server esperanto.masto.host

Eksciu pri miksado de kartaro en tiu prelego de Lucas TEYSSİER:

youtube.com/watch?v=Vplhq_9ihZ

#matematiko

Last updated 4 years ago