alia historia-kultura vizito dum la vizito al #Meksikurbo en #Meksiko... la muzeo Diego #Rivera #Anahuacalli, ŝajne ĝi estis planita por kultura centro, kiu neniam kompletigis tute, eĉ tiel, indas la viziton.
#meksikurbo #meksiko #rivera #anahuacalli
Rigardante la meksikan historion per mur-pentraĵoj... ĉe la Nacia Muzeo pri Historio en #Meksikurbo
#tamales kaj #gorditas semajnfino... ili estas oftaj manĝaĵoj en #Meksikurbo
Tamal: sal-gusta kuko/kroketo farita el maiza pasto, ĉi-kaze kun kokido kaj «mole» , Mole: speco de meksika kareo kun ĉokolada gusto (kaj mia matena glacia kafo kun avena lakto)
Gordita: Ronda krepo (?) de fritita maiza pasto, plenigita per porkaĵo kaj legomoj, kaj michelada, biero kun spica saŭco, io simila al la gusto de koktelo kun klamato.
#tamales #gorditas #meksikurbo