Unua tago de la jaro je pli ol 20ºC... koincidis, ke mi havis biletojn por la #basbalo ⚾️ de la malgravaj (?) ligoj... La Canadians el #Vankuvero venkis teamon el Oregono 11-1... kaj mi mi manĝis grandan 🌭 (30cm) kun #mustardo.
Hieraŭ mi volis aĉeti mustardon. En la ĉiovendejeto mi vidis afiŝon, kiu diris: "Pro la internacia situacio okazas malfacilaĵoj por sin provizi per sunflora oleo kaj mustardo. Ni klopodas por kontentigi vin."
Mi vizitis tri vendejojn antaŭ ol trovi mustardon en la kvara.
Mi ne sciis, ke ni importas semojn de blanka sinapo el Ukrainio aŭ Rusio por fari francan mustardon.