@sorchist hahaha, simile, kiam mi afiŝas per x-sistemo kutime estas ĉar mi afiŝas ekde mia laborejo!
Hodiaŭ mi ne laboris kaj elspezis iom da tempo purigante dosierujojn en mia laboreja komputilo. Mi havas malnovajn/forgesitajn dosierojn neorganizitajn de jam tri malsamaj laboroj/postenoj!!!
Jam estis tempo forigi malnovajn aferojn kaj pretigi por la nova jaro.
Mi revenas al uzado de Org mode kiun mi iomete forlasis ĉar mi ne havis emacs ĉe mia laboreja komputilo, sed tion mi jam korektis! 😉
#oficejavivo #komputilumado #emacs #orgmode #esperantoo
Morgaŭ mi ĉeestos unuafoje al nova posteno en nova-malnova laborejo. Mi ne scias kion atendi, sed mi sufiĉe pretas por novaj defioj.
Mi akceptis oferton al nova laboro. Simila posteno sed en pli granda laborejo, do pli vasta respondeco. Atendas min pli lacigaj tagoj 😟
Tamen, bonsxance oni fidas je mi por bone fari la laboron. Mi klopodos fari kiel eble plej bone.
Denove laboros en #novjorko mem.
ve, mi estas en kunsido kies temo estis deflankigita 😑 💤
Ekde kiam mi havas barbon homoj traktas min multe pli serioze...
Mi sentas ke mi ne povas forrazi gxin!!! 😂
Sxajnas kiel acxa macxismo... 🧐
Mi finlaboris la bugxeton kio estas cxefa farindajxo mia lastatempa. Nun mi povas spiri iom pli trankvile! La limdato estas morgaux kaj kutime mi finas tiun cxi taskon semajnon antaux la limdato, sed tiu cxi jare mi estis tre okupata intervjuante kandidatojn por vaka posteno en la pasinta semajno inter aliaj aferoj. 😓 😅 😩 🎉
#oficejavivo
Mi demandas min ĉu mia disleksio iam kaŭzos al mi profesian katastrofon.
Mi sentas kvazaŭ mi alproksimiĝas al tio.
Eble temas ne pri disleksio sed pri atento-manka-hiperaktiva perturbo.
Atento ja mankas.
😳🤐😮
Mia stomako subite doloris min kaj poste grumblegis. Feeekkkk! Kion mi atendu? 🫢😳😰
#oficejavivo
Mi laboris de hejme, sed meze de la posttagmezo mi paŭzis dum ege longe, kaj revenis al la laboro tre malfrue. Ve, estis bone havi la flekseblecon, sed mia tago finiĝis tro malfrŭe. 😫
Tamen, entute bona tago.
Hodiaŭ mi iom sociumis telefone. Mi telefonvokis amikojn/ekskunlaborantojn kaj ni babilis pri vivo kaj laborejaj okazontaĵoj. Estis tre bone. Estas mirinde kiom multe oni estas tuŝita de la rezultoj de agoj kaj decidoj de aliaj. Espereble tiaj kromefikoj estos pozitivaj por mi se ili ja tuŝos min.
Ekde ĉi semajne mi povas labori de hejme unufoje ĉiu semajne!!! 😲😲😲
#oficejavivo
Hodiaŭ: Mi ricevis novan laborejon poŝtelefonon.
Hodiaŭ: Mi perdis la kapaŭskultilojn kiuj venis kun la poŝtelefono.
😑
Damne, mia lasta semajno en tiu cxi laborejo estas ege okupiga!
#oficejavivo
Mi volas agnoski ke jam datas la 9a de novembro kaj ankoraux ne negxis en novjorko. Mi tre felicxas pri tio kaj esperas ke 2021 dauxre restos sennegxa! Kaj espereble kiel eble plej multe de la vintra sezono! #Novjorko #oficejavivo #dankemo
#novjorko #oficejavivo #dankemo
Ĉi tiu estas mia lasta semajno en la nuna laborejo. Mi estas iom tristeta forlasi la nunan laborejon kaj teamon, sed antaŭĝojas lerni novajn aferojn en nova oficejo.
Hodiaŭ mi iom purigis la oficejon kaj forĵetis kelkajn aferojn. Mi faros iomete ĉiutage dum la semajno. 😢
#oficejavivo
Mi ĵus akceptis novan laborpostenon. Novaj defioj kaj novaj lecionoj. Mi esperas fari kiel eble plej bone. 🤞
#oficejavivo
Mi ne bonŝancis je la hodiaŭa loterio. Mi supozas ke mi reiros al la oficejo ĉi lunde.
Montru al mi kradvorton esperantan kiun nur (aux preskaux nur) vi uzas.
La mia: #oficejavivo