@marcxjo@fosstodon.org Jes, mi lernis Esperanton en 1995 (antaŭ tio mi dum kelkaj jaroj estis eterna komencanto). Mia #retejo estas en tri lingvoj, en tiu nombro #Esperanto.
Mi membris en #UEA en 1996—2005, en TEJO en 1996—2003, kaj en 1998—2003 mi estis junulara delegiito.
Foje mi redaktas Vikipedion, en tiu nombro Vikipedion en Esperanto. Mi tradukis en Esperanton pli ol cent vikipediajn artikolojn (plejparte el la rusa, kelkajn el la angla). Jen unu el ili: https://eo.wikipedia.org/wiki/David_Mentelli.
#retejo #esperanto #uea #vikipedio #traduko