"Progresado de #Animo
"«Ĉu animo progresas pli per malĝojoj, ĉu per ĝojoj en tiu ĉi mondo?»
"`Abdu'l-Bahá: - La menso kaj la spirito de homo progresas, kiam li estas provata per #suferoj. Ju pli plugata estas la grundo, des pli bona estos la rikolto. Kiel plugilo profunde sulkigas la teron, purigante ĝin de malbonherboj kaj kardoj, tiel suferoj kaj malĝojoj liberigas homon de malgravaĵoj de tiu ĉi monda vivo, ĝis li atingas staton de kompleta sindeturnemo. Lia sinteno en tiu ĉi mondo estos tiu de dia #feliĉo. Homo estas, por tiel diri, nematura: la varmego de l’fajro de suferoj maturigas lin. Rigardu malantaŭen en la pasintajn tempojn, kaj vi vidos, ke la plej grandaj el la homoj suferis plej multe.
"«Ĉu tiu, kiu per suferoj atingis maturiĝon, timu feliĉon?»
"`Abdu'l-Bahá: - Per suferoj li atingos la eternan feliĉecon, kiun nenio povas forpreni de li. La apostoloj de Kristo suferis: ili atingis la eternan feliĉecon.
"«Ĉu estas do neeble atingi feliĉon sen suferoj?»
"`Abdu'l-Bahá: - Por atingi la eternan feliĉon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran ĝojon. Tempa ĝojo pereos.
"«Ĉu transmondiĝinta animo povas interparoli kun iu, estanta ankoraŭ sur la tero?»
"`Abdu'l-Bahá: - Oni povas interparoli, sed tiu interparolo ne estas simila al la nia. Estas nenia dubo, ke la fortoj de la pli altaj mondoj kunagas kun la fortoj de tiu ĉi. La koro de homo estas malfermita al inspiroj; tio ĉi estas la spirita interkomunikiĝado. Kiel en sonĝo oni parolas kun amiko, dum la buŝo silentas, tiel same estas en la spirita interparolo. Homo povas paroli kun sia interna memo, dirante: «Ĉu mi povas fari tion? Ĉu estas por mi konsilinde fari tiun ĉi laboron?» Tiaspeca interparolo estas kun la pli alta memo."
#Animo #suferoj #feliĉo #Bahai #AbdulBaha #Esperanto