Ténno Seremél · @tennoseremel
323 followers · 867 posts · Server lor.sh

# Se ĝi estas bela, tio sufiĉas

Sennombraj floroj, banataj en lumo, rigardas la estontecon sen iu ajn dubo en la okuloj.

Ĉiuj volas, ke mi restu pura. Sed ĉio, kion mi povas preni en eluzitan ĉielon, estas nur la peko ĉasi kaj almiigi florantajn florojn.

Kial mi ĉesis doni infanecajn promesajn al estonteco? Ĉar malgraŭ ke mi tiel malproksimen kuris de doloro, rigardu, malvarma vento plu malordigas miajn harojn. Kie mi serĉu respondon?

Kaj en maloftaj momentoj, kiujn mi havas por mi mem en ĉi tiu orita sorto, zorge kreita por mi, mi havas malfirman senton, ke mi estas iel savata kontraŭ ĝi. Iam mi fermu la estintecon, kiun mi ne povas refari, en malgrandan skatolon.

Sennombraj floroj, banataj en lumo, rigardas la estontecon sen iu ajn dubo en la okuloj. Blanka vualo silente gardas nin. Se ĝi estas bela, tio sufiĉas.

Ĉu ĝi estas daŭrigo de mia sonĝo? Aŭ ĉu ĝi estas sonĝo, el kiu me ni povas vekiĝi?

Sennombrajn fojojn mi flustris tion al mi.

Kial mi ĉesis doni infanecajn promesajn al estonteco? Ĉar malgraŭ ke mi tiel malproksimen kuris de doloro, rigardu, malvarma vento plu malordigas miajn harojn. Kie mi serĉu respondon?

— Tradukita en Esperanton de mi kun granda helpo de [Charadus] kaj @tirifto.

#lang_eo #animeoj #simuno #tradukoj

Last updated 2 years ago

Vesp'o · @gxi
8 followers · 46 posts · Server esperanto.masto.host

Amiko montris al mi paĝon de bildstrio Saga, de Brian K. Vaughan kaj Fiona Staples. Ŝajne unu el la roluloj nur parolas esperante, sed tiu esperanto estas ege fuŝa, kvazaŭ verkita per aŭtomata tradukilo aŭ de iu kreteno kiu finins "esperanto je 20 lecionoj" kaj kredas sin esperantisto.

Ĉu iu konas tiun ĉi bildstrion?

#bildstrio #esperanto #saga #tradukoj #translations #comics

Last updated 3 years ago

Tjeri · @Tjeri
69 followers · 418 posts · Server esperanto.masto.host
Tjeri · @Tjeri
69 followers · 418 posts · Server esperanto.masto.host
Tjeri · @Tjeri
69 followers · 418 posts · Server esperanto.masto.host

Aliajn tradukojn mi enmetis en mian blogon:
tjerielliono.blogspot.com/p/en

#esperanto #tradukoj

Last updated 5 years ago

Tjeri · @Tjeri
69 followers · 418 posts · Server esperanto.masto.host

Mi publikigis novan novelon en mia blogo.


tjerielliono.blogspot.com/

#esperanto #tradukoj

Last updated 5 years ago

Tjeri · @Tjeri
69 followers · 418 posts · Server esperanto.masto.host

Mi komencis blogon, en kiu, por nun, mi publikigas iamajn tradukaĵojn miajn.
Bonan legadon.


tjerielliono.blogspot.com/

#esperanto #tradukoj

Last updated 5 years ago